HISTORIO DE INFANOJ ĈIRKAŬ LA MONDO
Ronald J. Glossop,
Profesoro emerita
Sankta-Luiso, Mizurio, Usono

Por la 36-a ILEI-konferenco, Örestrand, Svedio
5 aŭgusto 2003
La historio de la organizaĵo "Infanoj Ĉirkaŭ la
Mondo" plejparte estas la historio de la laboro de
Charlotte KOHRS, kiu loĝis en San-Diego, Kalifornio, Usono
dum la lasta parto de sia vivo. Charlotte estis instruisto de
infanoj, aparte de tiuj kiuj havis problemojn rilate al legado.
Por fari tion ŝi ofte uzis pup-teatraĵojn kaj eĉ kreis specialan bild-vortan lingvon por helpi ilin lerni legi. Post la morto de
sia edzo en 1982, Charlotte, tiam 72-jaraĝa, interesiĝis pri Esperanto. Pensu pri tio. Ŝi eklernis Esperanton kiam ŝi
jam havis 72 jarojn! Efektive, ŝia revo instrui Esperanton al
infanoj ĉirkaŭ la mondo donis al ŝi novan vivon dum dudek
jaroj. Charlotte, Honora Membro de ILEI, mortis je la
31-a de Julio 2002 en sia domo.
Charlotte KOHRS studis por lerni Esperanton dum kelkaj
jaroj kun la Esperanto-klubo de San-Diego, Kalifornio. En
1985-1986 ŝi kunlaboris kun Dorothy KRUGER por eldoni
lernolibreton por komencantoj kun la titolo "Dek
Fabeloj: Lernolibro por Grupa Legado aŭ Hejma
Studado." Kvankam tiuj fabeloj estas ĉefe por infanoj, tiu libro efektive
estas por ĉiuj komencantoj. Oni reeldonis ĝin en 1996, kaj
angla-parolantaj komencantoj ankoraŭ uzas ĝin.
En Majo 1987 Charlotte kaj kelkaj amikinoj en Kalifornio
fondis la organizaĵon "Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo"
por pligrandigi la grupon de tiuj kiuj antaŭenigas la lingvon
Esperanton. Ili decidis ke ĉi-organizaĵo havos tri pli
specifan celojn:
- (1) enkonduki Esperanton al infanoj en
Usono kaj aliaj landoj,
- (2) iĝi ponto inter infanoj kiuj lernas
Esperanton en diversaj landoj, kaj
- (3) krei kaj distribui senpage aŭ malmultekoste
materialojn al instruistoj de Esperanto kaj samtempe
instigi la interŝanĝon de bildkartoj kaj similaj materialoj
inter lernantoj en diversaj landoj.
Dum la jaroj Charlotte ricevis helpon de James FAUGHNAN,
David JORDAN, Janice kaj John ATKINSON, Kent JONES,
Kim KEEBLE, kaj aliuloj kiuj kontribuis monon.
En 1987 Charlotte ankaŭ eldonis sian unuan lernolibron
por infanoj, "Let's Talk Around the World [Ni Parolu
Ĉirkaŭ la Mondon]." Ĝi havas ok lecionojn kun
dialogoj en Esperanto kaj tradukoj en la anglan por
ne-Esperantistaj instruistoj en elementaj lernejoj. Tiun
saman jaron ŝi ankaŭ komencis novan projekton,
"La Revuo de Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo," kiu
havas ne nur dialogojn (en Esperanto kaj la angla) sed
ankaŭ bildojn, notojn, kaj enigmojn desegnitajn de infanoj
mem en diversaj urboj kaj landoj tra la mondo. Ŝi distribuis
tiun revuon al instruistoj de Esperanto en multaj lokoj, kaj
ŝi eldonis materialojn, ĉefe desegnaĵojn, kiujn ili sendis al
ŝi. La lasta numero de la revuo aperis en 1991 ĉar ŝi
mankis sufiĉe da tempo por eldoni kaj distribui ĝin,
kaj ŝi opiniis ke aliaj taskoj estas pli gravaj.
La plej aktivaj jaroj por Charlotte estis 1987-1996. Dum tiu periodo ŝi laboris kun instruistoj en elementaj lernejoj en San-Diego. Kutime tiuj klasoj studis Esperanton dum unu horo semajne. Charlotte produktis tri videobendojn en kiu la lernantoj mem instruis Esperanton al aliaj infanoj, la lastan en 1991. Ŝi ankaŭ komponis tre belajn kaj utilajn instru-kantojn, kaj poste ŝi eldonis libreton kaj sonbendon de ili kun la titolo "Kantu Esperante kun Janico kaj Johano: 12 Konversaciaj Kantoj por Komencantoj." Stipendio de la Eduka Fondaĵo "Carson" en Kalgari, Kanado tre helpis ne nur produkti la sonbendojn sed ankaŭ sendi ilin al pli ol 375 klasoj tra la mondo. Charlotte ankaŭ eldonis du "bildlibretojn" kiuj entenis kelkajn grandajn desegnaĵojn de infanoj:
(1) "Bonvenon, Amiko, Ĉu Vi
Parolas Esperanton?" kaj
(2) "Bonvenon kaj Saluton!
Parolu Esperanton Kun Ni."
En 1991 ŝi eldonis ankaŭ "Ni Esploru la Mondon!", novan specon de libreto por infanoj en kiu lernantoj kaj instruistoj en diversaj landoj desegnis bildojn kaj verkis paĝojn kun demandoj kaj respondoj pri siaj propraj landoj.
Charlotte ankaŭ daŭre verkis siajn proprajn lerno-libretojn.
La unua versio de "La Bela Planedo" aperis en
1992 kaj la dua reviziita versio poste en al sama jaro. Ĉi tiu
bonega libro kun desegnaĵoj de infanoj ne nur instruas la
lernantojn pri geografio kaj naturo sed ankaŭ instigas
bonan sintenon al la mondo kaj la prizorgado de ĝi.
En 1993 ŝi eldonis pli tipan lernolibron "Dek
Demandoj: Lernolibro por infanoj 7 ĝis 14-jaraj."
Ĉiu leciono estas kombino de demandoj kaj respondoj,
kaj en la tuta libro oni lernas la diversajn demand-vortojn
de Esperanto. Ĉi tiu lernolibro estas por angla-parolantaj instruistoj kaj lernantoj.
En 1994 Charlotte decidis, ke la infanoj bezonas eĉ pli
simplajn legaĵojn. Tial ŝi verkis libreton "ABC en
Esperanto" en kiu estas unu aŭ du vortoj por ĉiu
litero de la alfabeto. Ĝi enhavis kolorigendajn desegnaĵojn
faritajn de James FAUGHNAN, kiu multe helpis Charlotte
dum ŝiaj lastaj jaroj. Tre lerte ŝi uzas tiun libreton por
instrui ne nur pri la alfabeto sed samtempe pri diversaj
gramatikoj punktoj. La fina libreto kiun Charlotte verkis
por infanoj estas 'Flugu kun Petro," kiu aperis en
1995. La temo estas ke Petro povas flugi tra la tuta mondo
en sia magia vagono, Esperanto. Kiel kutime estas multaj
desegnaĵoj faritaj de James FAUGHNAN. Charlotte ankaŭ
produktis sonbendon por ĉi tiu libro. Ĝi estas por
angla-parolantaj instruistoj kaj instruantoj de junaj
infanoj.
Charlotte kreis tri diversajn projektojn por infanoj, kiuj
lernas Esperanton. La unua estis "Mondo
Rondo," kiu komenciĝis en 1991. Grupoj, kutime
klasoj, kiuj volus interŝanĝi bildkartojn, kontaktis Charlotte,
kaj ŝi poste sendis al ili liston de la nomoj kaj adresoj de la
gvidantoj de la aliaj grupoj, kiuj indikis intereson en la
projekto. La dua projekto, kiu komenciĝis en 1994, estis
"La Monda Stelaro," projekto por individuaj
infanoj. Por fariĝi "Stelo" lernanto devas lerni
200 vortojn kaj lerni demandi dek bazajn demandojn.
Krome tiu lernanto promesis korespondi Esperante kaj
ankaŭ instrui Esperanton al alia persono dum almenaŭ
15 minutoj semajne. Ĉiu stelo ricevis atestilon de
Charlotte. La tria projekto, kiu komenciĝis en 1996, estis
"Ago-Tago por Infanoj." Dum la dua aŭ tria
semajno de la monato februaro por festi la "Semajno
de Internacia Amikeco" ĉiu lernanto devus kanti
(kun aliuloj se eblas) la kanton "Sur la Tero,"
kiu uzas la francan melodion "Frato Jako."
Charlotte mem aŭtoris tiun kanton aparte por
"Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo".
En la jaro 1999 Charlotte opiniis, ke ŝi ne plu povis estri "Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo." Ŝi tre volis fari tiun taskon, sed ŝia sano ne plu permesis tiom da laboro. Sekve ŝi petis Darlene EVANS estri la organizaĵon. Darlene, kiu loĝas en Indianola, Iowa en la mezparto de Usono, akceptis la taskon, sed bedaŭrinde ŝi tre baldaŭ devis rezigni pro neanticipitaj gravaj san-problemoj. En la jaro 2001 mi akceptis la taskon esti la nova Direktoro de "Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo." Mi ne povos krei libretojn kaj kantojn kaj revuetojn por infanoj kiel faris Charlotte. Mi opinias, ke mia ĉefa tasko estas informi ĉiujn pri la bonaj materialoj kiujn Charlotte kreis kaj daŭrigi la projektojn, kiujn ŝi komencis. Nun oni devas uzi la reton por fari tion, sed oni ankoraŭ devos uzi ordinaran poŝton por kelkaj instruistoj, kiuj ne havas ŝancon uzi komputilon.
Mi ricevis bonan helpon de Vilĉjo MANIA en Ĉikago, kiu kreis retejon por IĈLM. Per la bona laboro de Katalin KOVATS en Nederlando oni povas informiĝi pri la diversaj materialoj kreitaj de Charlotte ĉe la retejo
http://www.edukado.net/
Kompreneble mi devos produkti novajn ekzemplerojn de
la libroj kaj sonbendoj kiam ni eluzas tiujn, kiujn mi nun
havas. Samtempe Charlotte rajtigis la organizaĵon
"Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo" kaj min meti ĉiujn
siajn verkojn en retejojn, por ke ili estu haveblaj senpage
al instruistoj kaj lernantoj ĉie en la mondo. Fari tion kaj
krome provizi materialon al la revuo Juna Amiko rilate al
"Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo" estos miaj ĉefaj
taskoj dum la venontaj jaroj.
Mi finu per mallonga poemo, kiun mi iam verkis pri
Charlotte kaj ŝia revo.
Iun tagon, aŭ eble iun nokton
(Kiu scias precize kiam?)
La laŭtaj, militantaj voĉoj de la gravaj grandaj homoj
De la gravaj grandaj landoj
Paŭzos dum momento de sia konfuzanta bruo.
La Tero silentiĝos,
Kaj tra la tuta mondo oni povos ekaŭdi
La malgrandajn, mildajn voĉojn de la infanoj ĉie
Kiel ili kantas kune per unu lingvo:
"Sur la Tero, bela Tero, Loĝas ni, kantas ni,
Kune sur la Tero, Monda familio, Famili', famili'."