Ruĝa Pomo

Kanto de la koloroj
(Uzu la francan melodion "Frere Jacques.")

muziko
Ruĝa pomo, ruĝa pomo, Estas ĝi, estas ĝi.
Pomo estas frukto, pomo estas frukto.
    Frukto, jes, frukto, jes.

Flava rozo, flava rozo, Estas ĝi, estas ĝi.
Rozo estas floro, rozo estas floro.
    Floro, jes, floro, jes.

Verda cedro, verda cedro, Estas ĝi, estas ĝi.
Cedro estas arbo, cedro estas arbo.
    Arbo, jes, arbo, jes.

Blua jupo, blua jupo, Estas ĝi, estas ĝi.
Jupo estas vesto, jupo estas vesto.
    Vesto, jes, vesto, jes.

Nigra kato, nigra kato, Estas ĝi, estas ĝi.
Kato estas besto, kato estas besto.
    Besto, jes, besto, jes.

Blanka mevo, blanka mevo, Estas ĝi, estas ĝi.
Mevo estas birdo, mevo estas birdo.
    Birdo, jes, birdo, jes.

Bruna tablo, bruna tablo, Estas ĝi, estas ĝi.
Tablo estas meblo, tablo estas meblo.
    Meblo, jes, meblo, jes.

Griza salmo, griza salmo, Estas ĝi, estas ĝi.
Salmo estas fiŝo, salmo estas fiŝo.
    Fiŝo, jes, fiŝo, jes.

Oranĝa pilko, oranĝa pilko, Estas ĝi, estas ĝi.
Pilko estas ludilo, pilko estas ludilo.
    Ludilo, jes, ludilo, jes.

Purpura plumo, purpura plumo, Estas ĝi, estas ĝi.
Plumo estas skribilo, plumo estas skribilo.
    Skribilo, jes, skribilo, jes.

Arĝenta nadlo, arĝenta nadlo, Estas ĝi, estas ĝi.
Nadlo estas kudrilo, nadlo estas kudrilo.
    Kudrilo, jes, kudrilo, jes.

Ora ringo, ora ringo, Estas ĝi, estas ĝi.
Ringo estas ornamo, ringo estas ornamo.
    Ornamo, jes, ornamo, jes.


Sur la Tero, bela Tero,
Loĝas ni, kantas ni,
Kune sur la Tero,
Monda familio,
Famili', famili'.
(On the Earth, beautiful Earth),
(We live, we sing),
(Together on the Earth),
(A world family),
(Family, family)


Ĉi tiu lasta strofo, monda kanto por infanoj,
estas verkita de Charlotte Kohrs.

Aktualigita de Enrique,   1 septembro  2007