La Bela Planedo
Demandu kaj Respondu!

Desegno de Matuo Amadoro, 12 jaraĝa
Verkisto: Charlotte Kohrs
Desegnoj de geknaboj en
LA ESPERANTO-KLUBO
Lernejo Freese, San Diego,
California, 92114, U.S.A.
|
|
ANTAŬPAROLO
Ĉu vi havas 6 jarojn? Aŭ 106 jarojn?
Ne gravas.
Ĉu vi lernas paroli Esperanton, aŭ jam parolas ĝin?
Ĉu vi volas helpi amikon -- 8 ĝis 108 jaraĝan
-- interparoli per nia bela lingvo?
Se jes, jen la libro por vi.
En la unua leciono vi kaj via amiko komencos
interparoli per demandoj kaj respondoj. Post la
naŭa leciono, via lernanto volos uzi la libron por helpi
amikon interparoli Esperante. Post la dekkvina
leciono via lernanto, uzante bazan vortprovizon de
74 vortoj plus la numeraloj, parolos libere
per amuzaj dialogetoj kaj ludoj.
Eĉ pli bone, uzu la libron kun grupo -- aŭ eĉ kun
granda klaso. Ili helpos unu la alian, kaj kune,
ĝoje kaj rapide, lernos, ke ili povos interkomuniki per
dua lingvo! Kiel ili faros tion? Per la
helpo de amuzaj desegnoj, kaj ofte de jam konataj
vortoj pri monda geografio!
Dum ili legas la dialogetojn kaj interparolas, viaj
lernantoj uzos ĝustan gramatikon, sed ili malofte
pensos pri gramatiko. Do,
antaŭ ol ili plonĝos en seriozan studon
de Esperanto, ili jam ĝuste parolos ĝin!
Samtempe, lernantoj spertos proksimecon al ĉiu alia
homo kaj besto. La bela planedo Tero, kun siaj
homoj, bestoj, plantoj, montoj, riveroj, oceanoj, maroj,
lagoj kaj dezertoj estas HEJMO por ĉiuj ni.
La Bela Planedo helpos al lernantoj legi kaj ĝui la
demandojn kaj respondojn pri ok landoj en nia libreto,
Ni Esploru La Mondon. Ĝi ankaŭ helpos
al partoprenantoj en nia projekto MONDO-RONDO,
internacia bildkarta interŝanĝo pri monda geografio,
inter grupoj de infanoj kaj junuloj. Ofte, per helpo
de vortaroj, ili povos skribi kaj legi la mallongajn mesaĝojn
kiujn ili sendos kaj ricevos.
© 1992 Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo
© 1992 Children Around the World
8894 Berkay Avenue.
Jennings MO 63136-5004, U. S. A.
+1 314 869 2303 <rglosso @ siue.edu>
DUA ELDONO Oktobro, 1992
|
|
LECIONO UNU (1)
La Suno

Desegno de Jennifer Guardado, 11 jaraĝa
A. Kio estas tio?
B. Ĝi estas la suno.
A. Kio estas la suno?
B. Ĝi estas stelo.
|
|
Vortoj
stelo
suno
ĝi
ĝi estas
kio tio
la
|
|
Demandoj
(Respondu per frazo.)
Kio estas tio?
(Montru fingre al la suno.)
Kio estas la suno?
__________________________________________
Vidu"SUGESTOJ PRI LECIONOJ 1 - 9", paĝon 17.
paĝo 1 |
LECIONO DU (2)
Steloj

Desegno de Glen Green, 12 jaraĝa
A. Kio estas tio?
[Montru fingre al stelo.]
B. Ĝi estas stelo.
A. Ĉu la suno estas stelo?
B. Jes. Ĝi estas stelo.
A. Ĉu ĝi estas granda stelo?
B. Ne. Ĝi estas malgranda stelo.
A. Jes. Ĝi estas malgranda stelo
en granda universo.
|
|
Vortoj
universo
granda malgranda
ĉu
jes ne
en
|
|
Demandoj
1. Ĉu la suno estas granda stelo?
2. Ĉu la universo estas
malgranda?
3. Ĉu ĝi estas granda stelo?
[Unu post la alia, montru fingre al diversaj steloj.]
paĝo 2 |
LECIONO TRI (3)
La Planedo Tero
A. Kio estas tio?
[Montru fingre al la planedo Tero.]
B. Ĝi estas planedo.
A. Ĉu ĝi estas la planedo Venuso?
B. Ne. Ĝi ne estas la planedo Venuso.
A. Ĉu ĝi estas la planedo Marso?
B. Ne. Ĝi ne estas la planedo Marso.
A. Ĉu ĝi estas la planedo Jupitero?
B. Ne. Ĝi ne estas la planedo Jupitero.
Ĝi estas la planedo
Tero.
Vortoj:
|
planedo
Tero
Ĝi ne estas ...
| |
Demandoj
[Respondu per frazoj:
"Ne. Ĝi ne estas ... Ĝi estas ..."]
1. Ĉu la Tero estas stelo?
2. Ĉu ĝi estas la planedo Tero?
[Unu post la alia, montru
fingre al aliaj planedoj.]
|

Desegno de
Janny Pan, 10 jaraĝa
|
|
paĝo 3
|
LECIONO KVAR (4)
Homoj, Bestoj kaj Plantoj

Desegno de Valleah Traversie, 11 jaraĝa
A. Estas bilionoj da homoj, bestoj
kaj plantoj sur la planedo
Tero.
B. Jen bildo.
Kiom da bestoj vi vidas?
A. Mi vidas unu beston. Ĝi estas
hundo.
B. Kiom da homoj vi vidas?
A. Mi vidas tri homojn.
B. Kiom da belaj plantoj estas en la bildo?
A. Estas kvar belaj plantoj.
du arboj kaj du
floroj.
B. Ĉu vi vidas ses belajn birdojn?
A. Ne. Mi ne vidas ses birdojn.
Mi vidas kvin birdojn.
|
|
Vortoj
arbo besto bildo birdo
floro homo hundo planto
bela mi vidas vi vidas
jen sur kaj kiom da
|
|
Numeraloj:
unu du tri
kvar kvin
ses biliono (da)
|
paĝo 4 |
LECIONO KVIN (5)
Montoj kaj riveroj
Desegno de Nicholas Lawson kaj Jamal Groom,
12 jaraĝaj
A. En la unua bildo, du homoj
grimpis tri
altajn montojn
en alta montaro.
B. En la dua bildo ili estas varmaj.
Ili vidas rivereton.
A. En la tria bildo, la rivereto estas
malvarma. Ili vidas belan fiŝon.
Demandoj:
1. Ĉu estas multaj altaj montoj kaj
montaroj sur nia bela planedo?
2. Kiom da homoj estas en la unua
bildo?
3. Ĉu vi vidas tri homojn en la dua bildo?
|
Vortoj
fiŝo monto montaro
monteto rivero rivereto
ni nia ili grimpas
ili grimpis
alta multaj varma
malvarma
|
|
Numeraloj:
unu unua
du dua
tri tria
|
paĝo 5 |
LECIONO SES (6)
Lagoj, Maroj kaj Dezertoj
Desegno de Criselda Abad, 10 jaraĝa
A. Jen du mapoj.
Ĉu vi vidas lagon
sur la unua mapo?
B. Jes la grandega lago Titikako
situas en altega montaro,
Andoj.
A. Ĉu vi vidas maron sur la dua mapo?
B. Jes mi vidas grandegan maron.
Ĝi estas la Mediteraneo
A. Ĉu grandega dezerto estas
sur la dua mapo?
B. Jes la dezerto Saharo situas en Afriko.
|
|
Vortoj
dezerto lago mapo maro
alta altega granda
grandega
Ĝi situas Nomu ilin
|
|
Demandoj:
1. Ĉu estas multaj lagoj, maroj kaj
dezertoj sur
nia bela planedo?
2. Ĉu estas grandegaj lagoj en altegaj
montaroj?
3. Ĉu vi vidas maron kaj dezerton
sur la
dua mapo? Nomu ilin.
paĝo 6 |
LECIONO SEP (7)
Landoj kaj Kontinentoj
Desegno de Josphine Nonog , 10 jaraĝa
A. Kiom da landoj estas sur nia
planedo?
B. En mia maparo mi vidas pli ol
cent okdek (180)
landojn
sur ses kontinentoj.
A. Ĉu estas landoj sur la kontinento
Antarkto?
B. Ne. Homoj loĝas kaj esploras tie,
sed ne estas lando tie.
Demandoj
1. Ĉu Aŭstralio estas lando?
2. Ĉu Aŭstralio esta kontinento?
3. Ĉu estas multaj landoj sur
la kontinento
Eŭropo?
(Rigardu la maparon)
|
|
Vortoj
kontinento lando
mapo maparo
mi mia ili esploras ili loĝas
pli ol sed tie
|
|
Numeraloj:
ok dek okdek
cent
|
paĝo 7 |
La paĝoj 8 kaj 9 estas du fojoj. La unua fojo estas foto
de duobla paĝo.
Eble ĝi ne bone vidiĝas en kelkaj komputiloj.
La dua fojo la paĝoj 8 kaj 9 estas sendependaj, pli klare
legeblaj,
sed la bildo estas tro malgranda, kaj ne sama kiel
en la originala libro.
|
LECIONO OK (8)
Oceanoj kaj Kontinentoj
|
LECIONO NAŬ (9)
Hemisferoj kaj Insuloj
|

|
LECIONO OK (8)
Oceanoj kaj Kontinentoj
OCEANOJ
1 Pacifika Oceano
2 Atlantika Oceano
3 Arkta Oceano
4 Hindia Oceano
NORDO

A. Jen mapo de nia mondo.
SUDO
B. Kiom da oceanoj vi vidas?
A. Mi vidas kvar grandajn oceanojn.
Ili estas _________________
B. Kiom da kontinentoj vi vidas?
A. Mi vidas sep kontinentojn.
Ili estas ______________
(Montru fingre al ĉiu oceano kaj kontinento
kaj nomu ĝin.)
___________________________
La novaj vortoj estas en vortlistoj en
la venontaj lecionoj kaj sur paĝo 16.
paĝo 8 |
LECIONO NAŬ (9)
Hemisferioj kaj Insuloj
KONTINENTOJ
5 Nord-Ameriko
6 Sud-Ameriko
7 Eŭropo
8 Afriko |
9 Azio
10 Aŭstralio
11 Antarkto |
NORDO

SUDO
A. Kie estas la norda hemisfero?
B. La norda hemisfero estas norde de
la ekvatoro.
A. Kie estas la suda hemisfero?
B. La suda hemisfero estas sude de
la ekvatoro.
A. Ĉu vi vidas insulojn sur la monda mapo?
B. Jes. Mi vidas multajn insulojn.
En mia maparo
estas multegaj
insuloj kaj insularoj.
paĝo 9 |
PARTO II
|
LUDOJ pri URBOJ, LANDOJ, KONTINENTOJ
kaj HEMISFEROJ |
En la ludoj, vi lernos interparoli kun iu Esperantisto ie.
Ekzemple, ĉe kunveno de Esperanto-Klubo
en Tokio (Japanio) aŭ Berlino (Germanio) vi
povos demandi al aliaj pri iliaj urboj kaj landoj, kaj respondi
al demandoj pri via urbo kaj lando.
Ĉiu ludo estas por 2 personoj aŭ por grupo. La celo
de la ludoj estas lerni, per tre malgranda vortprovizo,
libere kaj rapide interparoli pri multaj lokoj en la mondo.
LECIONO DEK (10):
LUDO UNU
Ludanto B elektu urbon ie en la mondo kaj respondu al
demandoj pri la urbo, la lando, la
kontinento kaj la hemisfero.
A. Saluton! Kiu vi estas?
B. Saluton! Mi estas ________
|
(En grupoj, demandu al ĉiu ludanto en la 2a
grupo, "Kiu vi estas?") |
A. Kie vi loĝas?
B. Mi loĝas en la urbo ________.
A. Kie estas la urbo ________?
B. Ĝi estas en la lando ________.
A. Kie estas la lando ________?
B. Ĝi estas sur la kontinento ______.
A. Kie estas la kontinento _______?
B. Ĝi estas en la ______ hemisfero
de la planedo Tero.
Diru al mi: Kie mi
loĝas?
|
Vortoj kaj Frazoj
diru al mi ...
Kiu vi estas?
Kie vi loĝas?
Saluton!
urbo
nordo
norda
sudo
suda
|
|
A. Vi loĝas en la urbo ________ en la
lando ________,
sur la kontinento
________ en la ________
hemisfero de la planedo
Tero. (Respondu rapide!)
paĝo 10 |
LECIONO DEK UNU (11) Ludu Du: "Montru
al mi ..."
Unue, uzu mondan mapon; poste, mapon de kontinento
aŭ lando. Komencu jene:
A. Saluton! Mi estas ______. Jen mapo de la mondo.
Montru al mi sur la mapo la
nordon, la sudon,
la orienton kaj la okcidenton.
B. Jen la nordo. Jen la sudo. Jen la oriento. Jen la okcidento.
(Nun demandu, unue, pri oceanoj kaj kontinentoj; poste,
pri landoj, famaj urboj, montoj, maroj, riveroj, ktp.)
Jen ekzemplo:
A. Montru al mi la kontinentojn Afriko kaj
Azio.
B. Jen Afriko. Jen Azio. (Montru la kontinentojn.)
* * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * *
LECIONO DEK DU (12) LUDO TRI:
"Kompreneble ne!"
Demandu pri kontinentoj, landoj, urboj, ktp.
La demandoj
estu ridindaj. Respondu per frazoj.
Jen ekzemploj:
A. Jen la kontinento Eŭropo. Ĉu ĝi
estas en la suda
hemisfero?
B. Kompreneble ne. Ĝi ne estas
en la suda hemisfero.
Ĝi estas en la norda hemisfero.
A. Jen la kontinento Sud-Ameriko.
Ĉu ĝi estas
sude de
la kontinento Antarkto?
B. Kompreneble ne.
Ĝi ne estas
sude de Antarkto.
Ĝi estas
norde de Antarkto.
A. Ĉu la lando Sud-Afriko estas
oriente de
la lando Aŭstralio?
B. Kompreneble ne.
Ĝi ne estas
oriente de Aŭstralio.
Ĝi estas okcidente
de Aŭstralio.
|
Vortoj
mondo
nordo
norde de
sudo
sude de
oriento
oriente de
okcidento
okcidente de
Kompreneble!
Montru al mi!
|
|
paĝo 11 |
LECIONO DEK TRI (13) Ludu Kvar:
"Kiom da ...?"
Uzu mondan mapon. Ĉiu lernanto havu Esperantan
liston
de landoj kaj ĉefurboj.
Ludanto B lernu iomete pri ĉefurbo
kaj lando kaj respondu al demandoj. Jen
ekzemploj:
A. Saluton! Kie vi loĝas?
B. Mi loĝas en Parizo, la ĉefurbo de la
lando Francio.
A. Kiom da homoj loĝas en la ĉefurbo?
B. Pli ol 6 milionoj da homoj loĝas tie.
A. Kiom da homoj loĝas en Francio?
B. Pli ol 56 milionoj da homoj loĝas tie.
A. Kiom da landoj situas apud Francio?
B. Ses landoj situas apud Francio. Belgio estas
norde; Luksemburgio kaj Germanio estas
nordoriente; Svisio estas oriente; Italio
estas
sudoriente; Hispanio estas
sudokcidente.
* * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * *
LECIONO DEK KVAR (14) Ludu Kvin:
"Mi pensas pri ĉefurbo sur la planedo
Tero."
Lernanto (aŭ grupo da lernantoj) elektu
ĉefurbon ie
en la mondo. Per serio de demandoj, la klaso eltrovas
la urbon. Jen la modelo:
Komencu per la plej granda.
1. Ĉu ĝi situas en la norda (suda)
hemisfero?
2. Ĉu ĝi situas sur la kontinento Azio?
Afriko? ktp.
3. Ĉu ĝi situas okcidente de ______?
(oriente de ______? ktp.)
4. Ĉu ĝi estas apud oceano? maro?
5. Ĉu ĝi estas en Usono? Rusio? Ĉinio? ktp.
6. Ĉu ĝi estas urbego?
Ĉu ĝi estas ______?
Respondu per frazoj: "Jes, ĝi situas ..."
"Ne, ĝi ne estas ..."
Variaĵo: Ĉiu lernanto havu Esperantan
liston de bestoj.
Lernanto elektu beston kiu loĝas en preciza
loko. Ekzemple:
kato kiu loĝas en la norda hemisfero,
sur la kontinento
Afriko, en la lando Liberio, en la urbo
Monrovio.
__________________________________________
La novaj vortoj estas en la listo de bazaj vortoj sur
paĝo 16.
paĝo 12 |
LECIONO DEK KVIN (15):
"La Parolanta Enciklopedio"
Ĉiu lernanto elektu malsaman landon, kaj lernu iomete
pri ĝi. Ĉiu imagu, ke li/ŝi loĝas en la lando, kaj, laŭvice
respondu al demadoj. Jen ekzemploj de demandoj:
1. Kiu vi estas? Kie vi loĝas?
2. Ĉu via lando estas (situas) en la norda hemisfero?
3. Ĉu ĝi estas sur la kontinento Eŭropo? Azio? Ktp.
4. Ĉu ĝi estas apud oceano? maro?
5. Montru al ni vian landon sur la monda
mapo.
6. Kio estas la ĉefurbo? Ĉu ĝi estas urbego?
7. Kiom da homoj loĝas en la ĉefurbo?
lando?
8. Kiom da landoj estas apud via lando? Kie ili
estas?
9. Ĉu estas grandaj arbaroj en via
lando?
10. Ĉu sovaĝaj bestoj loĝas tie?
Nomu du.
11. Kio estas la plej alta monto tie?
Kie gi estas?
12. Ĉu estas granda lago (dezerto) tie? Nomu ĝin.
13. Ĉu estas longa rivero tie?
Nomu ĝin.
Respondu: |
Jes. Ĝi estas (situas) ...
| |
Ne. Ĝi ne estas ... Ĝi estas ...
Jes. Ili loĝas tie. Ne. Ili ne loĝas tie.
Pli ol ______ (da) homoj loĝas tie.
______ estas sude de mia lando. Ktp.
______ estas nordoriente. Ktp.
Jes. Estas ... Ne. Ne estas ...
|
PARTO III
LECIONO DEK SES (16)
Lingvoj
Desegnoj de
Matuo Amadoro, 12 jaraĝa
Carinna Dias, 11 jaraĝa
Donny Counts, 10 jaraĝa
Elaine Fabian, 12 jaraĝa
A. Kiom da lingvoj parolas la bilionoj
da homoj sur nia bela planedo?
B. Estas pli ol trimil (3000) lingvoj
kaj dialektoj.
|
Vortoj dialekto lingvo
ili parolas mil trimil
|
|
paĝo 14 |
LECIONO DEK SEP (17)
Planeda Lingvo
Desegno de Criselda Abad, 10 jaraĝa
A. Ni bezonas planedan lingvon.
B. Ni havas planedan lingvon.
Ĝi estas Esperanto.
A. Esperantistoj loĝas en pli ol
cent landoj.
B. Ili ofte portas verdan stelon.
Ili helpas unu la
alian.
Demandoj
1. Kio estas Esperanto?
2. Ĉu Esperantistoj loĝas
en multaj landoj?
3. Ĉu ili loĝas en via lando?
4. Ĉu ili helpas unu la alian?
|
Vortoj
Esperanto Esperantisto la rusa (lingvo)
ŝi alia verda ni bezonas ni havas
mi helpas mi helpos ili portas
ofte Ho ve! Rigardu!
|
|
paĝo 15 |
BAZAJ VORTOJ kaj ESPRIMOJ en la GEOGRAFIAJ LUDOJ
Vortoj pri la planedo Tero |
|
dezerto insulo lago
maro monto
oceano rivero
|
insularo
montaro monteto
rivereto |
Bestoj, Plantoj, Homoj
|
besto birdo fiŝo
arbo floro planto
homo |
sovaĝa besto
arbaro
|
Demandoj
Ĉu ĝi estas ...?
Kie vi loĝas?
Kio estas la ...?
|
Ĉu estas ...?
Kie situas ...?
|
Kiom da ...?
Kiu vi estas?
Aliaj vortoj
kaj jes ne
jen la sed
Saluton! Kompreneble!
Numeraloj
|
|
|
Vortoj pri mapoj
ekvatoro hemisfero (norda, suda) kontinento lando
mapo maparo
mondo
urbo urbego
ĉefurbo |
nordo sudo oriento okcidento
|
norde (de) sude (de)
oriente (de) okcidente (de)
|
Adjektivoj
alia alta bela granda longa multa(j)
|
Prepozicioj
al apud de en pri sur
|
Adverboj
plej pli (ol) ie tie
|
Afiksoj
mal- -ar -eg -et
|
Pronomoj kaj Verboj
|
Estas ... Mi estas ... Vi loĝas ...
Ĝi situas ...
Ni vidas ĝin.
|
Ne estas ... Diru al mi ... Montru
al ili ...
Ni pensas pri ... Nomu ilin.
|
|
unu du tri
kvar kvin ses
sep ok
naŭ dek
dek unu dek du
dudek cent
mil miliono (da) biliono (da)
__________________________________________
Poste, uzu aliajn vortojn kaj demandojn laŭ via deziro.
paĝo 16 |
SUGESTOJ PRI LECIONOJ 1 - 9
1. Unue, interparolu pri la desegno en la leciono.
Ekzemple, post la unua leciono, lernantoj
demandu al vi pri objektoj en la bildo. "Kio
estas tio?" Respondu fraze: "Ĝi estas ..."
Poste, demandu al ili, "Kio estas tio?"
La lernantoj klare prononcu la vortojn.
2. Laŭvice, legu la dialogon dufoje. Unue, vi estu
"A", la lernantoj estu "B". Mallonge diru al ili
pri signifoj kaj novaj gramatikaj reguloj.
3. Unue, la lernantoj voĉlegu la demandojn,
kaj
vi respondu. Due, vi demandu kaj ili respondu.
Ili rajtas serĉi respondojn en la dialogo.
BAZAJ DEMANDOJ kaj RESPONDOJ. LECIONOJ 1 - 17
Demandoj
Kio estas tio? Ĉu ĝi estas ...?
Ĉi ĝi estas granda (varma, ktp) ?
|
Respondoj
Ĝi estas ... Ne. Ĝi ne estas ...
Ĝi estas ...
Ne. Ĝi ne estas granda.
Ĝi estas
malgranda.
|
Ĉu ili estas grandaj? Jen bildo.
Kio ĝi estas?
Ĉu estas multaj montoj (arbaroj, ktp) en ...?
Kiom da ______ estas ...?
|
Ne. Ili ne estas grandaj.
Ili estas malgrandaj.
Ĝi estas ...
Jes. Estas multaj ... Ne.
Ne estas multaj ...
Estas ...
|
Kiu vi estas? Kie vi loĝas?
Kie estas la lando ...?
|
Mi estas ...
Mi loĝas en la urbo ... en la
lando ...,
sur la kontinento ...
Ĝi estas sude de (ktp) ...
|
paĝo 17 |
Sur la Tero, Bela Tero,
Loĝas ni, kantas ni.
Kune sur la Tero,
Monda familio,
Famili', famili'.
Melodio: Ruĝa Pomo (Frère Jacques.)
|

Desegnoj de Edward Allegre, aĝo 10, Carinna Dias,
aĝo 9, Stacey Fowler, aĝo 9, Salvador Perez, aĝo 8,
kaj Emmeline Vazquez, aĝo 9.
paĝo 18 |
GRAMATIKAJ REGULOJ ILUSTRITAJ EN LA LECIONOJ
Leciono 1
Leciono 2
Leciono 3
Leciono 4
Leciono 5
Leciono 9
Leciono 10
Leciono 17
| |
Ĉiu substantivo finiĝas per o.
Ne ekzistas artikolo nedifinita.
La prezenco de verboj finiĝas per -as.
La vorteto ĉu kreas demandon.
Ĉiu adjektivo finiĝas per a.
Metu la vorton ne antaŭ la verbo.
La litero j montras la pluralon.
Se la substantivo ests plurala,
la adjektivo estas plurala.
Uzu la finaĵon -n kiam
substantivo aŭ pronomo estas
la rekta komplemento de verbo.
La preterito de verboj finiĝas per -is.
Por formi adverbon, uzu la finaĵon -e.
La imperativo de verboj finiĝas per -u.
La futuro de verboj finiĝas per -os.
|
paĝo 19 |
Aktualigita de Enrique, 20 majo 2006
|