Esperanto   English   Español

ESPERANTO-USA
INFANOJ ĈIRKAŬ LA MONDO

Ronald J. Glossop, Direktoro
Jar-raporto, 9-a majo 2010

"Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo" estis fondita de Charlotte Kohrs kaj kelkaj amikinoj en San-Diego, Kalifornio en Majo 1987.

Dum jaroj Charlotte instruis Esperanton al infanoj en San-Diego kaj ankaŭ produktis videobendojn, elsendis duonjarajn bultenojn por infanoj, komponis kantojn por instrui Esperanton al infanoj, kaj verkis libretojn, kiuj povas servi kiel lernolibroj por infanoj. Oni povas akiri tiujn materialojn perpoŝte de Esperanto-USA, UEA, aŭ mi, kaj perrete ĉe

    https://icxlm.org

En la jaro 2001 mi konsentis iĝi la Direktoro de Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo, kaj en la jaro 2003, post la morto de Charlotte, mi transportis al mia domo ĉiujn materialojn, kiujn Charlotte amasigis en San-Diego. Sekve, mi povas respondi al petoj por ĉi tiuj materialoj kaj produkti pluajn ekzemplerojn el ili kiam ili estas bezonataj. Antaŭ kvin jaroj mi sendis ekzemplerojn de ĉiuj tiuj libretoj al Katalin Kovats en Nederlando, por ke ŝi povu priskribi ilin en   www.edukado.net   la retejo por instruistoj. Mi ankaŭ kutime montras kelkajn IĈLM-materialojn ĉe la Movada Foiro ĉe la Universalaj Kongresoj.

Mi komunikas kun kelkaj instruistoj de Esperanto en aliaj landoj, aparte tiuj kies lernantoj ne povas uzi komputilon. Ofte mi sendas senpage instru-materialojn, inkluzive de papero kaj skribiloj. Unu al kiuj mi sendis materialojn estas GBADAMASSI Latifou en Lokssa, BENINO. Li nun eĉ decidis starigi sian propran organizon “Infanoj Ĉirkaŭ Afriko.” Bedaŭrinde mi ne plu povas sendi materialojn al malriĉaj landoj ĉar ne plu estas iu ajn mono en nia IĈLM-konto ĉe Esperanto-USA.

En 2005 Enrique Ellemberg komencis mastrumi kaj plibonigi nian ret-paĝon ĉe   www.icxlm.org   Li eĉ provizas tradukojn en la hispanan lingvon krom la anglan. Ankaŭ en nia retejo oni povas vidi la videofilmon kiun Johan Derks de Nederlando produktis en kiu homoj en Burundo kantas la “Kanton de la Koloroj” ĉe   https://www.youtube.com/watch?v=QmW06-FUqD4

Dum la pasinta Aŭgusto mi iris al Ĉinio por instrui Esperanton, ĉefe al infanoj, kaj mi faros tion denove ĉi-jaron. Por helpi fari tion, kun la helpo de Mar Cardenas mi produktis specialan libreton por la “Kanto de la Koloroj” kiun mi uzis en Ĉinio kaj uzos denove ĉi-jaron.

IĈLM treege bezonas monon por ke ni denove povu sendi materialojn al instruistoj de Esperanto en malriĉaj landoj. Vi povas sendi kontribuojn al la oficejo de Esperanto-USA kun noto ke ĝi estas por IĈLM.

    Ronald J. Glossop,
    rglossopmindspringcom
    Direktoro, IĈLM.



English

ESPERANTO-USA
CHILDREN AROUND THE WORLD

Ronald J. Glossop, Director
Annual report, May 9, 2010

"Children Around the World" (Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo) was founded by Charlotte Kohrs and some friends in San Diego, California in May 1987.

Charlotte taught Esperanto to children in San Diego and also produced videotapes, sent out semiannual newsletters for children, composed songs to teach Esperanto to children, and wrote booklets which could serve as textbooks for children. One can acquire those materials by mail from Esperanto-USA, UEA, or me and on the internet at     https://icxlm.org

In the year 2001 I agreed to become the Director of Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo and in the year 2003, after the death of Charlotte, I transported to my house all the materials which Charlotte had amassed in San Diego. Consequently, I was able to respond to requests for these materials and to produce additional copies of them when they are needed. Five years ago I sent copies of all these booklets to Katalin Kovacs in the Netherlands so that she could describe them in   www.edukado.net   the web-site for teachers. I also regularly show some IĈLM materials at the Movada Foiro at the Universalaj Kongresoj.

I communicate with some teachers of Esperanto in other lands, especially those whose pupils are not able to use a computer. Often I send without charge instructional materials, including paper and writing instuments. One to whom I sent materials during the past year is GBADAMASSI Latifou in Lokssa, BENIN. He now has even decided to found his own organization “Children around Africa.” Unfortunately, I am no longer able to send materials to poor countries because there is no longer any money in our IĈLM account at Esperanto-USA.

In 2005 Enrique Ellemberg began to manage our web-site at   www.icxlm.org   He even provided translations into Spanish in addition to English. Also within our website one is able to see the film which Johan Derks of the Netherlands produced in which people in Burundi sing “Song of the Colors” at
  https://www.youtube.com/watch?v=QmW06-FUqD4

During the past August I went to China in order to teach Esperanto, mainly to children, and I will do that again this year. In order to help do that, with the help of Mar Cardenas I produced a special booklet for the “Song of the Colors” which I used in China and will use again this year.

IĈLM desperately needs money so that we again can send materials to teachers of Esperanto in poor countries. You can send contributions to the office of Esperanto-USA with a note that it is for IĈLM.

    Ronald J. Glossop,
    rglossopmindspringcom
    Direktoro, IĈLM.



Español

ESPERANTO-USA
NIÑOS ALREDEDOR DEL MUNDO

Ronald J. Glossop, Director
Informe anual, 9 mayo 2010

"Niños Alrededor del Mundo" (Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo) fue fundado por Charlotte Kohrs y algunos amigos en San Diego, California, en mayo de 1987.

Charlotte enseñó Esperanto a niños en San Diego y también produjo algunas videocintas, envió boletines de noticias semestrales para niños, compuso canciones para enseñar Esperanto a los niños y escribió libritos que pueden servir como libros de texto para niños. Se pueden adquirir estos materiales por correo de Esperanto-USA, UEA, directamente por mi intermedio, o por Internet en     https://icxlm.org

En el año 2001 acepté ser director de "Niños Alrededor del Mundo" y en el año 2003, después de la muerte de Charlotte, llevé a mi casa todos los materiales que Charlotte había acumulado en San Diego. Así pude responder a los pedidos de estos materiales y hacer copias adicionales cuando era necesario. Hace cinco años envié las copias de todos estos libritos a Katalin Kovacs en Holanda para que los pudiera describir en   www.edukado.net   su sitio en Internet, para instructores de Esperanto. También regularmente muestro materiales de IĈLM en la "Movada Foiro" (Feria del movimiento) en los "Universalaj Kongresoj" (Congresos Mundiales de Esperanto).

Mantengo comunicación con algunos instructores de esperanto en otros países, especialmente en aquellos lugares donde los estudiantes no tienen posibilidad de usar computadoras. A veces les envío materiales de instrucción sin pedir pago, incluyendo papel y elementos para escribir.

Durante el año pasado envié materiales a GBADAMASSI Latifou in Lokssa, BENIN. Ahora el decidió formar su propia organización "Niños en Africa". Desgraciadamente, ya no puedo enviar materiales a países pobres porque ya no queda dinero en nuestra cuenta de IĈLM en Esperanto-USA.

En 2005 Enrique Ellemberg comenzó a mantener nuestro sitio en Internet   www.icxlm.org   Enrique tradujo la página al español. También en nuestro sitio se puede ver el video que grabó Johan Derks de Holanda en el cual gente de Burundi canta el "Canto de los Colores" en
  https://www.youtube.com/watch?v=QmW06-FUqD4

En agosto 2009 fui a China para enseñar Esperanto, principalmente a niños, y volveré otra vez este año. Con la ayuda de Martha Cárdenas produjimos un librito para el "Canto de los Colores" que usé en China y volveré a usar este año.

IĈLM tiene gran necesidad de dinero para que podamos enviar materiales a instructores de Esperanto en países pobres. Puedes enviar contribuciones a la oficina de Esperanto-USA diciendo que es para IĈLM.

    Ronald J. Glossop,
    rglossopmindspringcom
    Direktoro, IĈLM.


Originala raporto de Ronald J. Glossop, 9 majo 2010.
Aktualigita de Enrique, 08 junio 2010.